Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | J. V. Dolinský kaj Miloš Raveň |
Origina titolo | Bože môj, otče môj |
MIDI | mia_di_patro_di.mid |
Mia Di', Patro-Di',
konfuziĝis mond' tuta,
suferegas, suferegas
homo, la servuta.
Ĉiuj lin turmentas,
la salajron retenos,
ĉiuj pensas, ke nenio
al li apartenas.
Sinjorar' sinjorar'
el ŝvit' nia feliĉas,
al subuľ eĉ nigra terpec'
por la tomb' sufiĉas.
Vi, nobeloj fortaj,
kun ni, uloj senvortoj,
sub la tero, nigra tero
estos ja samsortaj.