Muziko | Otto W. DE NOBEL |
---|---|
Esperanta teksto | B. RIJPSTRA |
Tipo | traduko / adapto / nova teksto |
Originala teksto | D. TROELSTRA |
Sankta ruĝ, matena ardo
Ĉiam donis tagon vi!
Ho, radiu, vivofonto,
Tra la granda nokt' al ni.
Donu via bril' esperon
Al luktantoj en mallum',
Kaj kuraĝon, por la celo,
/: Ĝis alridas tagolum'! :/
Sankta ruĝ', dum penluktado
Kiom ni sopiris vin,
En la korpremantaj noktoj
Kun esper' pri sava fin'.
Vent' matena jam susuras,
Jen ruĝiĝas la nubar'!
Baldaŭ suna lumo brilos,
/: Por la tuta popolar'!:/