Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_volas_ellitigxi

Mi ne volas ellitiĝi

Kantas Kajto, teksto de Bertram POTTS, muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Varme kuŝas mi enlite
kaj aŭskultas al la vento,
kiu hurlas intermite
kun protesto kaj turmento.

Ĉirkaŭ min mi strikte premas
la littukojn kun plezuro
dum la ŝtormo forte ĝemas
kaj mi reĝas en sekuro.

Kial mi ne volas movi
min el lito en mateno?
Kial mi ne povas trovi
forton por malgranda peno?

Ĉu mi estas nenormala,
sola en la tuta mondo
kun malsano speciala -
kiel pigra vagabondo?

Mi en bulon min kuntiras
sub la tukoj en komforto;
longe dormi mi deziras -
tio estas bona sorto!

Kiel lukse, kiel bele -
resti en la varmo lita,
kapti ekstran tempon ŝtele
kun vestiĝo prokrastita!

“Ellitiĝu!” panjo plendas.
“Tempo flugas, do, rapidu!
Matenmanĝo vin atendas!
Mi forprenos ĝin! Decidu!”

“Mi promesas, panjo, esti
preta veni sen hezito -
se vi lasos min pluresti
kvin minutojn en la lito!”

Ĝenas min, tre bedaŭrinde,
ellitiĝi, por min vesti!
Kiel bone estas vinde
gajni tempon, plue nesti!

Kiam venas la vespero
(iom honte mi parolas)
stranga estas la afero -
Enlitiĝi mi ne volas!

Eksteraj ligoj

mi_ne_volas_ellitigxi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)