Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_onklo_teodoro

Mia onklo Teodoro

Teksto

Mia onklo Teodoro, fumas daŭre kun fervoro,
kaj kantadas pri amoro, ĉiun tagon de la jar'.
Sed onklino Josefino, estas tre severa ino,
Persekutas lin sen fino, pro la cindro de l'cigar',
pro la cindro de l'cigar'.

Li ŝin nomas kortrezoro, mia ĉarma bela floro,
mi vin amas kun adoro, ĉiun tagon de la jar'.
Sed rikane ŝi respondas, vi nur fumas kaj min trompas,
ĉiujn sanktajn ĵurojn rompas, pro la cindro de l'cigar'.
Pro la cindro do l'cigar'.

Sed onklino Josefino, kaŝas koron de patrino,
dolĉan senton de virino, por la onklo Teodor'.
Se li iom malvarmumas, la cigarojn ne plu fumas,
Ŝi lin vartas kaj plenumas, ĉiun servon kun fervor',
ĉiun servon kun fervor'.

Se denove onklo sanas, kantas laŭte dum li banas,
Josefino jam rikanas, kaj lin tedas per protest'.
Tiam ŝi feliĉa estas, kvankam ŝajnkolera restas,
kaj la resaniĝon festas, per cigaroj - plena kest'.

mia_onklo_teodoro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)