Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migras_cxaroj_en_kolora_karavano

Migras ĉaroj en kolora karavano

MuzikoStefan Rembowski
TekstoJerzy Ficowski
E-tekstoAndrzej Pettyn
Origina titoloJadą wozy kolorowe
MIDImigras_cxaroj_en_kolora_karavano.mid

Teksto

Migras ĉaroj en kolora karavano,
Migras ĉaroj en proksimo, en lontano.
Eble laŭ foli' aŭguros al nomadoj,
Vent' cigana viv-kompano de l' vagado.
Ol al mi nebulo kovros vian spuron,
Nun rakontu pri cigana aventura viv'!

Nian vivon regas plena harmoni',
Ruĝo, verdo, bril', malbrilo, fantazi',
Grizaj nuboj kaj lazuro,
Viv-malĝojo, vivplezuro,
Sed kolore ĉiam estas ja ĉe ni!
/: La larom ti dudaj, la larom tu dudaj
la larom ti dudaj - dum dum daj, dum dum daj :/

Migras ĉaroj en kolora karavano,
Mi tre volus kun vi iri, ho, cigano!
Mi angule ie loĝos ĉe l' kanzono,
Kaj mi ploros ĉe l' sepult' de l'violono,
Viajn tendojn garnos mi per vent-imuno…
Ĉu vi faros, ke favoru la fortuno min?

Ni vin dotos per la plena harmoni',
Per la ruĝo, verdo, brilu, fantazi',
Per griz-nuboj kaj lazuro,
Viv-malĝojo, viv-plezuro,
Sed kolore ĉiam estos ja ĉe ni!
/: La larom ti dudaj, la larom tu dudaj
la larom ti dudaj - dum dum daj, dum dum daj :/

Kaj mi iris kun ciganoj for tra l' mondo,
Miajn harojn taŭzis, plektis vento-ondoj.
Kaj mi plukis birdo-pepojn, kokerikojn,
Kaj mi estis ĉe la naskoj de l' muzikoj.
Nun mi migras tra la mondo kun ciganoj,
Grizajn homojn per viv-bunto talismanas mi!

Prenu ion el la plena harmoni',
El la ruĝo, verdo, brilo, fantazi',
El la penso-briliantoj,
El la eho de ĉi-kanto,
Ol ĝi iros kun cigana procesi'!…
/: La larom ti dudaj, la larom tu dudaj
la larom ti dudaj - dum dum daj, dum dum daj :/
migras_cxaroj_en_kolora_karavano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)