Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mil_nauxcent_okdek_kvar

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mil nauxcent okdek kvar

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Karmao)

Akordoj

ludado: Am F Gsus4 B7 E Am F Gsus4 E Dm E Dm B7E
strofo: Am F G B7 E Am F G E Dm E Dm B7E
refereno: F C F C F C Em

Teksto

Eble vi planas atakon kontraŭ la ordo
Eble malamas vi la nacion de prosper’
Gvatas super vi Frateg’
Gvatas super vi Fratego

Elektronike sekvataj estas viaj paŝoj
Poŝtelefon’ kaj kart’ servas kiel registril’
Vidas vin Frategokul’
Vidas vin Frategokuloj

La plej sekura loko
La plej sekura loko – malliberejo

Eble babilas vi kun terorismaj grupoj
Eble retpoŝte liberecmalamon montros vi
Aŭdas vin Frategorel’
Aŭdas vin Frategoreloj

Eble spionus vi iom je la najbaroj
Pro sekureco, sekreta estos la juĝad’
Gvatas super vi Frateg’
Gvatas super vi Fratego

mil_nauxcent_okdek_kvar.1350131070.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)