Uzantaj iloj

Retejaj iloj


min_ravas_bela_rozo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Min ravas bela rozo

MuzikoPopulara sveda
E-tekstoMartin STRID & Manuel PANCORBO CASTRO
KantasMaria SANDELIN

La kanton prezentis Maria Sandelin dum UK94, en julio de 2009, akompanate de Ĵomart kaj Manuel Pancorbo.

Sveda originala: Jag vet en dejlig rosa

Teksto

Min ravas bela rozo,
lilie blanka flor'.
Se ŝin mi rememoras,
ekĝojas mia kor'.
Balzamas ŝia voĉoson',
samkiel najtingala tril',
samkiel lulkanzon'.

Kaj sub la brila sunolum'
ŝi glimas je purpur'.
Ne lasu Dio tristi vin,
vi ĉiam ĝoju nur!
La korojn ĝojo prenu!
Renkonte homoj venu,
pelataj de l' destin'.

Krepuskas ĉiun tagon sun'
kaj reaŭroros ĝi.
Ĉu bena tago venos nun,
por ke mi vidu vin?
Enkore vi ne estas for,
adiaŭ, mia kara flor'
en paco sonĝu vi.

Eksteraj ligoj

min_ravas_bela_rozo.1249544496.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)