Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Mikaelo BRONŜTEJN |
---|---|
Muziko | Ĵomart Amzeyev |
E-teksto | Mikaelo BRONŜTEJN |
Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Min vokas iamo … aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir'.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir'.
Ensonĝe, ensvene aperas revene somera visi' la fajra, la suna kaj - iu pli juna, simila al mi.
Sopir'surpapere. Fajfetas despere
la fluto de l'vent'
kanteto de l'amo al mia iamo
ne eblas reven'.
Kaj larmas la koro kaj lamas angoro tra pluva ekfrap'. Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine nur - skrap'!
Ĉu decas heziti? Ne ĉesu militi
por ĝojo sen lim'…
Min vokas tendara medi'senkompara.
Sopiras anim'.
Kaj larmas la koro, kaj lamas angoro tra pluva ekfrap' Mi diras - Sufiĉe! Sed tristo senfine nur - skrap'!
Min vokas iamo … aŭtuna ornamo -
pluvplena sopir'.
Min vokas somero kaj sola ameno -
tendara admir'.