Uzantaj iloj

Retejaj iloj


montano

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Montano

Muzikopola popolkanto
Origina titoloGóral
MIDImontano.mid

Teksto

Montano, ĉu vi malĝoje
forlasas la landon ŝatatan,
pentrindan hejmon ĉi foje
eĉ familianon amatan.
/:Malĝojas via nun kor’,
montan’ ne iru do for.:/

Montan’ rigardas kapjese
montaron, ploras konfese:
“Sinjor’, mi devas foriri,
fremdloke panon akiri.”
/:Adiaŭ diras nun vi,
revenu baldaŭ al ni!:/

montano.1318609808.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)