Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nian_teron_ni_kreis

Nian teron ni kreis

AŭtoroOluf Hansen
Esperanta tekstoC. Gruversen

Teksto

Nian teron ni kreis el nura kaos',
tra jarmiloj ĝin formis laŭ vol' kaj prefer';
dum ni penis en gaja aŭ plora etos',
ĝi burĝonis al ni kiel flor' en somer'.
Jen — segila grat-grat'!
jen — teksada bat-bat'!
kaj la tondro de vapor-martelo
estas ago-kantad' por orelo.

Ni ĉarpentis lulilon por eta infan'
ŝpinis lanon kaj linon por ŝirma kovril',
ni ĝin vestis dumvive de plando ĝis man',
donis ĉerkon al ĝi por tombeja ekzil'.
Garde paŝon post paŝ'
kaj per maŝo post maŝ'
la kondiĉojn de l'vivo ni trikis,
alfasonis, ornamis, aŭ — flikis.

Ĉu vi aŭdas la kanton tra muĝo kaj krak'
— ke hezitas la ritmo. kaj regas minor'?
kvankam ŝvelas muskoloj de pugno kaj brak',
niajn fortojn katenas granduloj de or'.
Tamen el horizont'
lumas super la mond'
inda celo por cerbo kaj mano,
gajnotajo pli alta ol pano.

Ĉar ekzistas ja pli ol porkorpa vivpan',
pli ol ĉiutagaĵo kaj kruda kverel',
ol ĝismorta trenad' sub mizero-rikan',
— sed pri tio antaŭe ne aŭdis orel':
nur pri devolabor'
himnis ĉiu aŭtor';
sed nun logas muzik', poezio,
oraj pensoj de homa genio.

Nian teron ni kreis el nura kaos',
ni denove ĝin kreu, laŭ justo kaj ver';
ni konstruu ĝin nun en jubila etos'
sonigante kantadon de ĝoj' kaj fier'.
Tiam sega grat-grat'
kaj teksada bat-bat'
kaj la tondro de vapor-martelo
estos ago-fanfar' por orelo.

nian_teron_ni_kreis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)