Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxletero_1

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Novaĵletero 1

<box red|Antentu!>La letero estas tre malnova kaj rilatis al malnova vikiejo. Pro tio kelkaj ligoj ne funkcias.</box>

Saluton, karaj geamikoj!

Tiu ĉi letero celas sciigi vin pri lastaj sukcesoj en laboro kun libera e-kantaro.

Al 27-09-2004 kvanto de kantotekstoj egalas 333! Ĝenerala nombro de paĝoj estas 484. Laste prilaboritaj paĝoj rilatas al Persone (plena kantokolekto), Merlin (plena kolekto). Estis trovita maniero kategoriigi la materialojn. Ekzemple nun eblas trovi: [http://ikso.net/kantaro/?search====+Teksto ĉiujn] kantotekstojn, [http://ikso.net/kantaro/?search====+Teksto+kun+akordoj paĝojn] kun teksto kaj akordoj, [http://ikso.net/kantaro/?search=Posxtelefone kantoj] kun melodioj por poŝtelefono, [http://ikso.net/kantaro/?search====+Albumoj+=== informon] pri albumoj de e-bandoj, trovi [http://ikso.net/kantaro/?search===+Mankas+teksto+=== serĉatajn] kantotekstojn, k.a. (vd. [http://ikso.net/kantaro/Sekcinomoj pli detale])

Kantaro-vikio estas unika internacia retejo, havanta unu el plej grandaj en la reto kolekton de esperanto-kantoj. Ĉar ĝi funkcias kiel vikio, ĉiuj dezirantoj facilege povas fari ŝanĝojn de ĉiuj paĝoj kaj aldoni novajn.

En la kantaro vi trovos kaj novajn kaj jam klasikajn kantojn, ekzemple: La Espero, IS, Sola, Hotel Kalifornia. Krom tekstoj, por amatoraj muzikistoj haveblas priskribo de [http://ikso.net/kantaro/Akordoj gitarakordoj]. Ankaŭ riĉas [http://ikso.net/kantaro/E-Muziko_En_Interreto ligaro] al e-muzikumaĵoj en la reto.

Se vi interesiĝas pri e-muziko, venu al la [http://ikso.net/kantaro kantaro], esploru ĉu vi havas ion enmetindan, korektindan? Ekzemple, vi povas fari novan ligon en alfabeta indekso kaj enmeti tekston. Aktivularo de kantaro-vikio ĉiutage revizias ĝin kaj faras neprajn korektojn. Krome vi povas partopreni en la projekto per esprimado de opinioj en speciala [http://groups.yahoo.com/group/kantaro/ diskutlisto] kaj en [http://ikso.net/kantaro/Gastlibro gastlibro]. Antaŭdankon pro via partopreno!

Amike kaj kunlabore,
Ljosxa KUZNECOV, …

novajxletero_1.1250891757.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)