Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Plano:
Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!
Ekde 2003 jaro kantaro-vikio estas loko por ĉiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikaĵojn. Funkcianta kiel vikio, ĝi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj. Ĝi riĉiĝas de tago al tago, dank'al krea laboro, korektoj, aldonoj kaj rimarkoj.
Dekomence, kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, kiujn trovadis komencantojn por lerni la lingvon. Sed la vivo ne staris unuloke kaj en sia evoluo kantaro-vikio ricevis eblecon uzi videojn. Nun vi povas vidi originalan plenumadon, aŭdi kantojn, kunkanti kun amataj muzikgrupoj kaj kantistojn. Etikedoj, kiuj akompanas kantotekstojn, faciligas serĉadon.
Lastatempe en la kantaro pli kaj pli ofte aperadas muziknotoj. Granda kvanto de kantoj estas akompanata per ili.
En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaŭ malnovaj paperaj kantaroj. En speciala paĝo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj ĉiujn kantotekstojn en ili.
Se diri pri aplikado de kantaro-vikio, eblas noti ĝian uzeblecon por komencantoj, por gvidantoj de kursoj, por amatoraj ludantoj kaj finfine al ĉiuj muzikemuloj.
Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio. Dankon al niaj kunlaborantoj, kiuj riĉigas nian kantaroj dum longa tempo, dankon al ĉiuj aŭtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al ĉiuj retumanoj, kiujn tajpis eĉ unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj serĉadas kaj trovadas kantojn tie.
Grandan dankon!
Venu, vidu, kunkantu!