Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pilgrima_kanto

Pilgrima kanto

Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko
Originala titoloDejlig er Jorden
Originala tekstoB. S. Ingemann

Teksto

Floras la tero,
brilas la ĉielo,
migras animoj al bela cel'.
Tra belaj regnoj
teraj ni iras
kantante al edena hel'!

Tempoj alvenos,
tempoj forruliĝos,
gentoj foriris, kaj sekvos ni.
Ĉesos neniam
tono ĉiela
en la pilgrima melodi'!

Iam anĝeloj
kantis al paŝtistoj,
sonis ĝojige de hom' al hom':
Paco sur tero,
ĝoju, vi homo,
en de l’ savanto sankta nom'!

pilgrima_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)