Uzantaj iloj

Retejaj iloj


poljusxka

Poljuŝka

MuzikoL. Knipper
TekstoV. Gusev
E-tekstoTivadar KERESZTHEGYI
MIDIpoljusxka.mid

Teksto

Nur nin atendas
Ventoplena ebenaĵo,
Lasu la karan hejmon kamarado,
Nian forton bezonas patroland'!

Ploras knabinoj,
Portu for la veojn vento,
Marŝon kuraĝigan blovu al ni, fortan,
Gvidu nin la ruĝa flago al batal'!

Kontraŭ la vento!
Gardu nian liberecon!
Esperon milionoj en ni havas,
Nian venkon fidas jen la tuta mond'!

Nur nin atendas
Ventoplena ebenaĵo,
Morgaŭ prikantos oni jam la venkon,
Pacon kaj liberon portos al la ter'.

poljusxka.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)