Uzantaj iloj

Retejaj iloj


por_la_rep

Por la rep'

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasEterne Rima

Teksto

Eterne Rima - Por la rep'

(karaokeo preciza)

Je~a,
Eterne Rima: Por La Rep
Je~a,
same bona por la avo
same bona por la nep'
kaj vi scias pri enhavo
ĉar ĉi-tio estas rep'
jes mi vivas
(por la rep'
por la rep')
mi vivas
(por la rep'
por la rep')
ĉu malantaŭ maroj ses
ĉu malantaŭ montoj sep
vojon serĉu ni sen ĉes'
ĉar en fino estos rep'
kaj ni vivu
(por la rep'
por la rep')
ni vivu
(por la rep')

por la rep', por la rep'
devizo mia
plej alte emocia stat'
sur disko manplat'
kun ĉiu drumbat'
venas, en vejnoj fluas
muskolojn nutras
freŝigas, revivigas
tion kio putras
sen ĝi mi vivon ne imagas
verkante novajn rimojn
sur malhelaj stratoj vagas
ĉar la rep' estas mi
kaj mi estas ĝi
nedisigeblaj
rigardu, lernu nun de mi

same bona por la avo
same bona por la nep'
kaj vi scias pri enhavo
ĉar ĉi-tio estas rep'
jes mi vivas
(por la rep'
por la rep')
mi vivas
(por la rep'
por la rep')
ĉu malantaŭ maroj ses
ĉu malantaŭ montoj sep
vojon serĉu ni sen ĉes'
ĉar en fino estos rep'
kaj ni vivu
(por la rep'
por la rep')
ni vivu
(por la rep')

ringoj sur la fingroj
ora ĉen' sur la kol'
nigraj okulvitroj
kaj horloĝ' de nova skol'
tio estas ĉio:
nur rep' aŭ nenio
memoru, mi ja diris:
plej alta emocio
komforta larĝa ĝinzo
firmao Sean John
mojosege 'stas promeni
en tia pantalon'
por kio mi tion faras?
kompreneble por la rep'!
mi havas ĝin ĉi tie
kaj malantaŭ montoj sep

same bona por la avo
same bona por la nep'
kaj vi scias pri enhavo
ĉar ĉi-tio estas rep'
jes mi vivas
(por la rep'
por la rep')
mi vivas
(por la rep'
por la rep')
ĉu malantaŭ maroj ses
ĉu malantaŭ montoj sep
vojon serĉu ni sen ĉes'
ĉar en fino estos rep'
kaj ni vivu
(por la rep'
por la rep')
ni vivu
(por la rep')

iam fine mi maljuniĝos
per grizaj haroj frunto kovriĝos
kaj ĉu vi scias -
neniom mi ŝanĝiĝos
kun la manoj sur klavar'
kaj rimoj sur paper'
sekvencoj sur ekran'
fermentinta vinber'
en la kap'
agrable estas kiam muĝas
muziko, ritmo bruas
kaj la vizaĝo ruĝas
estas mi:
eterne juna por la rep'
do lernu tion nun de mi
ho mia kara nep'

same bona por la avo
same bona por la nep'
kaj vi scias pri enhavo
ĉar ĉi-tio estas rep'
jes mi vivas
(por la rep'
por la rep')
mi vivas
(por la rep'
por la rep')
ĉu malantaŭ maroj ses
ĉu malantaŭ montoj sep
vojon serĉu ni sen ĉes'
ĉar en fino estos rep'
kaj ni vivu
(por la rep'
por la rep')
ni vivu
(por la rep')

por_la_rep.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)