Uzantaj iloj

Retejaj iloj


prenis_mi_da_greno_sakon

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Prenis mi da greno sakon

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloKeď ty zájdeš
MIDIprenis_mi_da_greno_sakon.mid

Teksto

Prenis mi da greno sakon,
muelejon iris,
tie majstro muelisto
jenon al mi diris:
amatino mia kara
edziniĝon brilan festos,
brilan festos,
bedaŭrinde nur,
ke ne mi la junedzo estos.

Nur hieraŭ mi edziĝis,
jam edzin' min batas,
kaj tial do jam nun ĉe mi
tri bastonoj pretas,
per l’unua la edzinon,
per la dua la infanojn
mi batados,
kun la tria amatinon
serĉi mi irados.

prenis_mi_da_greno_sakon.1291336502.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)