Esperanta teksto | H. E. Jensen |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Da Vaartoner løde |
Originala teksto | C. Hostrup |
Printempa la forto,
alaŭda jubil'
nun vokis el morto
la vivon en bril',
En griza karcero
ruĝiĝis la vang',
/: kaj al la libero
sopiris la sang'. :/
Kamena angulo
ne plaĉis al ni,
kaj ne la postulo
de l’ libra lekci'.
Ni levis la velon
en vigla kuraĝ',
/: ni vidis la celon,
nin vokis vojaĝ'. :/
Kaj nun ni rapidas
el hejma haven',
espero nin gvidas,
jam mortis ĉagren',
al land' sen doloroj
kondukas la voj',
/:ni inter la floroj
ripozos en ĝoj'. — :/
Jen flugas feliĉa
la gaja korsar'
de l’ hejmo malriĉa
al land' de nektar'.
Nin gvidu la' ĝojo,
la forta esper'
/: sur preta la vojo
al tuta la ter'! :/