Muziko | Ibsen Poulsen |
---|---|
Esperanta teksto | Mikaelo Kondratjev |
Tipo | nova teksto |
Vastege kuŝas bluetaj' ĉiela,
kaj varma sun' ridetas kun seren'.
La ter', simila al ĝardeno bela,
floradas — venas de l’ natur' maten'.
Ĉe horizont', kovrita de nebulo,
arbar' malklare signas per striet' —
kaj ĉie, kien turnas sin l’ okulo,
ripozas varm', trankvilo kaj kviet'.
Vekiĝis ter', alvenas la printempo.
Ekŝpruĉis viv' en ĝoja harmoni'.
Dum tiu bela reviviga tempo
jam mortas vintr' en lasta agoni'.
Rivero gaja, de glaci' libera,
torenton sian rulas tra kampar'.
Al brua mar', majesta kaj fiera,
levanta ondojn, bela sen kompar'.
Kaj hom' feliĉa, sunon salutanta,
kun kant' en koro iras al labor'.
Pli kara tiam estas vivo vanta.
Malĝojaj zorgoj malaperas for.
Al vi bonvenon, ĉarma belulino,
printempo verda, sun' de l’ homa gent'!
Mi benas vin, de longa vintro fino!
Do, vivu juna, gaja, freŝa vent'!