Uzantaj iloj

Retejaj iloj


reprenu_la_fadenojn

Reprenu La Fadenojn

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA

Teksto

Tute ne atendite la prezentado finiĝas subite
La publiko reagas surprizite, sed poste ekscitite
Freneze aplaŭdante, entuziasme piedfrapante
Daŭrigon petegante, la amaso hurlas: “Bis bis bis!”

“Majstro, majstro, reaperu ni petas vin!
Majstro, majstro, sen ekstraĵo ne forlasu nin!”

La spektaklon admirante, la finon bedaŭrante
La arlekenon adorante, sin kun ĝi identigante
Sin sentante kiel marioneto, sopirante al ripeto
De moviĝado per ŝnureto, la spektantoj hurlas:
“Bis bis bis!”

“La marioneton, revivigu ĝin denove!”
Tiel triste ĝi aspektas, senanime kaj senpove!“
“Reprenu la fadenojn, ekmovu ĝin denove!”
“Majstro, ne lasu ĝin senmove!”

reprenu_la_fadenojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)