Uzantaj iloj

Retejaj iloj


restu_pro_fidel

Restu pro fidel'

MuzikoArthur SULLIVAN
Esperanta tekstoJ. P. ROSSEEL
Tiponova teksto

Teksto

Esperantistaro gaje kantu vi,
Esperanto venkos forte kreskas ĝi.
Per sincera kredo al la ideal'
Staras vi ja forta
En la mezo de l’ batal'.

Rekantaĵo:

La tentadoj ne delogu
vin de via cel'.
Al la tasko bela
restu pro fidel'.

Kiam oni volas
Kredigi al vi
Ke ne eble estas
Disvastigi pli
Lingvon Esperantan
En la tuta mond',
Restu firme konvinkita:
“Venkos nia rond'.”

Rekantaĵo

Estu ĉiam inda,
Porti verdan stel'
La simbolan signon
De l’ fratiga cel'.
Zamenhof donacis
Ĉion al la homar'
Li laboris kaj suferis
Por vi, ho fratar'.

Rekantaĵo

restu_pro_fidel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)