Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto/Kantas | HOFI Géza |
---|---|
Muziko | SZENES Iván |
E-teksto | László VIZI |
Surplace bolas, tiom rigoras,
La Viro Ŝtona ĉe l' urbodom'
Pafarkon portas, batali volas:
Virboveca hom'.
Hoj, hoj, hoj! Batalulo!
Ne glutu vin fatala voj' (nova, pli fidela varianto: Ne streĉu vin por pafi for)
Hoj, hoj, hoj! Ne krevu jam via kor'!
Refreno:
Ripozu nun,
Senfare ripozu nun,
Jam ĉesu la ĝema bru',
Elektra flu'
Tre gravas ripoza hor'
Tuj pasu la peno for
Nur poste leviĝu por
Agadi plu.
La borsa kurzo ne estas kurso
Simpla por ia pajlopup'*
Profiti saĝe, eblas sovaĝe
Nur, kiel la lup'.
Hoj, hoj, hoj! Batalulo!
Ne glutu vin fatala voj' (nova, pli fidela varianto: Ne streĉu vin por pafi for)
Hoj, hoj, hoj! Ne krevu jam via kor'!
Refreno
Mi estas via, ne estas fia,
klopodas ĉiam per la am',
Sed ritmo tia, tiom avida
Troas al mi jam'
Ĝoj', ĝoj', ĝoj' ĉiunokte,
Se mian tuŝas via vang'
Tamen tuj sonas mia kant':
Refreno:
Tre gravas ripoza hor'
Tuj pasu la peno for
Kaj poste leviĝu por
Agadi plu.
Tiu ĉi kanto aŭdeblas esperante ĉi tie: