| Muziko | slovaka popolkanto |
|---|---|
| E-teksto | Eduard V. TVAROŽEK |
| Origina titolo | Zavej, vetrík, zavej, hore od Zvolena |
Blovu, vento, al mi el la val’ montara,
saluton alportu de l’junulo kara.
Se vi preteriros fenestreton nian,
serĉu en ĝi mian vangon blanklilian.
Pensis mi, ĉiele blanka nubo belas,
sed jen, knabo mia, ŝafojn siajn pelas.