Uzantaj iloj

Retejaj iloj


soldat_soldat

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Soldat’ soldat’

Muziko kaj tekstoWolf Biermann
E-tekstoFranko Luin
OriginaloSoldat soldat

Teksto

Soldat’ soldat’ laŭ griza norm’,
soldat’ soldat’ en uniform’,
soldat’ soldat’ en longa vic’,
soldato en militofic’,
soldat’ soldat’ la homa ton’
soldat’ forfadas en kolon’,
soldaton sekvas griza sort’
en vivo kaj en mort’.

Soldat’ soldato, kien nun?
Soldat’, por kio taŭgas jun?
Soldat’ soldat’ en la milit’
soldato, venko restas mit’.
Soldat, la viv atendas vin,
la juna vivo, la destin’.
La mond fendiĝis jam en du,
vi ŝvebas je la tru.

Soldat’ soldat’ laŭ griza norm’,
soldat’ soldat’ en uniform’,
soldat’ soldat’ en longa vic’,
soldato en militofic’,
soldat’ soldat’ la homa ton’
soldat’ forfadas en kolon,
soldaton sekvas griza sort’
en vivo kaj en mort’.

soldat_soldat.1270508719.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)