Uzantaj iloj

Retejaj iloj


somera_vento

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Somera vento

Muzikogermana popolkanto
MIDIsomera_vento.mid

Teksto

La somera vento susuras
tra la kampoj kaj la foliar'.
Hej! Somera vent'!
La patrujon salutu!
Hej! Somera vent'!
Ludu en sunomar'!

La montara fonto plaŭdetas
super rok' kaj tra muskar-tapiŝ'.
Hej! Montara font',
saltu gaje al valo!
Hej! Montara font',
ek al la plifortiĝ'!

Vagas ni tra ombraj arbaroj
kaj rigardas al la verda mont'.
Hej! Geknaboj, ek,
freŝe kiel la ŝtormo!
Hej! Geknaboj, ek,
klare kiel la font'!

somera_vento.1286838188.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)