Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sopiro

Sopiro

Tekstojopedan
Muzikojxak le puil
Kantasjxak le puil

Teksto

Matene salti el la lit'
Rapide zorgi kun ekscit'
Pri lavo, manĝo kaj vestiĝ'
Ĉar dronas vi en la malriĉ'
Por kuri al la plena trajn',
Lokiĝi inter iom ajn,
Staranta dum tre longa hor'
Por fine stari ĉe l’ labor'.

Labori dum la tuta tag'
Vojaĝi nur en la imag'
Sonĝadi al la kunulin'
Nitita stulte al maŝin',
Profiti ne pri suna lum'
Pro taskoj longaj tage dum,
La kapon boras nur vaku'
Aŭdiĝas nur metala bru'.

Vespere iri al la dom'
Profiti fine de la dorm'
De vivo ĝoja sen maŝin'
Kaj ankaŭ de la kunulin'.
Infanojn naski sen dezir'
Labori krome kun sopir',
Por zorge nutri, sed ne pli,
La ventrojn de la famili'.

Sopiri arde al dimanĉ'
Al dormo, al la bona manĝ'
Al fuĝo antaŭ televid',
Al ridoj, al la malrapid',
Al l’ eta alkohola glas'
Por ĝojo sen la embaras',
Por kredo tuta en abund'
Ĝis veno spita de la lund'.

Matene salti el la lit'
Rapide zorgi kun ekscit'
Pri lavo, manĝo kaj vestiĝ'
Ĉar dronas vi en la malriĉ'
Por kuri al la plena trajn',
Lokiĝi inter iom ajn,
Staranta dum tre longa hor'
Por fine stari ĉe l’ labor'.

Sopiri al emeritiĝ'
Al luksa ĝuo de la riĉ'
Vojaĝi dum la tuta tag'
Labori nur en la imag',
Sed fakte resti en la hejm'
Pro manko tuta de ĝuem',
Atendi venon de la mort':
Sopiro sonĝa al abort'.

sopiro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)