Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sunobriloj



Sunobriloj

TekstoFrançois RIDEL
E-tekstoRoel HAVEMAN

Originas de Massilia Sound System.
La kanto eniras KD-on “Kompil' Volumo 2” (Vinilkosmo, 1996).

Teksto

Refreno:

Sunobriloj igas inojn amoplenaj
sunobriloj igas inoj ĝojmienaj
Ho sun'! Grandas mia kor'
do al inoj tiru min amor'

Sed kio ĉe l' aŭror' min vekas je l' sepa hor'?
pro brilo de radi' mi ekĉesis sonĝi pli
mi ellitiĝis kaj iris al la kurteno
Jen! vidu la suno: revenis ĝi en ĉi maten'
dum tre longa tempo sopiris ni ĝin
kaj ion en la sango kirle movadas suninklin'

Mi krias sur la strato pri tiu ĉi konstato
vekiĝu mia frat'! frido cedis ala sunstato
sonu sirenoj, ĉiu ŝip' en komuno
por diri ĉiujn nun, ke reinvitas nin la suno.

Hej, sinjoro Paŭl'! nin sensoifigu plej!
urbanoj iras ĉie kvazaŭ sceno en kinej'
trankviliĝu, kolego, vi ne ixu psikopat'
se plaĉas vin ĝenad', iĝu vi soldat'

Ne ŝirmas la ombro, impetas la varm'
ĉieas knabinoj kiel mevoj en svarm'
de la monto ĝis la mar' ni ludas kaj ĝuas
ĝis iu knabinet' jam ne plu menstruas.

Regeo, flugu! flugu kiel abelo
al mia fraŭlino flugu ĝis la orelo
por diri pri la suno ke ĝi jam atendas ŝin,
ke kanti por ŝi ja estas mia vivdestin'.

Eksteraj ligoj

sunobriloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)