Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxi_kunplektis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ŝi kunplektis

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloPletla v kytku
MIDIsxi_kunplektis.mid

Teksto

Ŝi kun plektis rosmarenon
kun naŭspeca sorĉa flor',
ŝi deĵetis ĝin en akvon, ŝi deĵetis
ĝin en akvon, ke ĝi flosu de ŝi for.

/: En la akvon neprofundan.
kiu fluas tien ĉi. :/
/: “Diru al mi, rosmareno, :/
kien iam venos mi.”

/: Flosis ĝi al muelejo,
fluis akvo sen ĉesad' :/
/: kaj beleta rosmareno :/
implikiĝis je la rad'.

sxi_kunplektis.1377174983.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)