Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxpinu_la_lanon

Ŝpinu la lanon

Tipotraduko el franca lingvo
Originala titoloFile la laine
MuzikoRobert MARCY
TekstoRobert Marcy
E-tekstoGianfranco MOLLE

Teksto

En milito de Valŭa'
de Brian' la grafo mortis.
Ĉu li estis ulo brava
ni ne scias, ne jam certe;
sed grafino forlasita
bedaŭrante lian morton
dum jarcentoj kaj jarmiloj
ŝi ploradis sian sorton.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenu.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.

Jam centope kaj milope
nun revenas la arme'
al familioj ili alvenas
al la urb' kaj al sia ej',
sed grafino forlasita
ne retrovos sian amon
kaj la koron ne varmigos
de l' kamen' la granda flamo.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenu.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.

Kavaliro en batalo
vi ne konas malkuraĝon
estu akra via glavo
kaj fiera la vizaĝo;
al sturmanta malamiko
estu trafa kontraŭstaro:
vin atendas malpacience
ŝi malantaŭ la remparo.

Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu;
kredu ankoraŭ ke li revenu.
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
paĝojn malfermu al ŝia doloro.

sxpinu_la_lanon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)