Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trans-euxrok-ekspres

Trans-Eŭrok-Ekspres'

TekstoJo NOUSSE
MuzikoJo NOUSSE
E-tekstoRikardo CASH
KantasJo NOUSSE

Teksto

Fojfoje mi emus vivi for
de ĉiu brua ag' kaj klopodad' de l'mondo.
Rumoroj svagaj nur
alportataj de mara vento…

Ĉar naskis min la ventro de Eŭropo,
karnoza, vorega de l' kolonioj kaj animoj,
armil- kaj mizerkomercisto,
ĝin senkorigis senfina la apetito.

Rekantaĵo:

Trans-Eŭrok-Ekspres' (4-foje)

Kiel arbo naskiĝis mi
kun radikoj ĉielemaj,
sub protekto de ĉielarko
por frenezaj vojaĝoj miaj…

Pasas mi ĉe ĉiuj landlimegoj
parolante ĉiam kun najbaroj,
serĉante vortojn de trans barilegoj,
ekfalas jam miaj kapomuroj.

Rekantaĵo

trans-euxrok-ekspres.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)