Muziko kaj teksto | Frank Miller, Richard Dehr, Terry Gilkyson |
---|---|
Esperanta teksto | Amir NAOR |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Greenfields |
Originala plenumo | The brothers four |
Iam verdajn kampojn kisis la sun'
Iam riveroj fluis sub blua lum'
Iam blankaj nuboj ŝvebis alte ĉie ajn
Ĉiuj estis parto de eterna am'
Ni, la amantoj, vagadis tra la verd'
La verdajn kampojn sekigis la sun'
Foras riveroj, kiuj fluis sub lum'
Malvarma vent' ekloĝis en mia kor'
Lasis la amantoj siajn revojn for
Kie niaj verdaj kampoj estas nun
Ne scias mi kial vi fuĝis for
Kiel mi plu serĉu dum tia malhela hor'
Terura, maltrankvila period'
Nenio restis por mi en tiu vasta mond'
Mi plu atendos ĝis via reven'
Mi plu atendos ĝis via kompren'
Neniam via kor' feliĉos dum la vagad'
Nur hejme via kor' ripozos de l' migrad'
Hejmen al la verdaj kampoj kaj al mi