vi_min_konfuzigis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vi min konfuzigis

Muzikoukraina popolkanto
E-tekstoD. Lukjanec

Teksto

Mi ekvidis vin en lundo
Kaj ekĝojis ĝis profundo,
Sed okazis en ĉi foj' -
Preterkuŝis via voj'.

Refreno:

/: Vi ja min konfuzigis,
Vi ja trompis min,
Kaj mi, ja knabo juna,
Freneziĝis en la fin'.:/

Poste vi promesis marde
Kisi min centfoje arde,
Kuris mi al via kort',
Sed ŝlosita estis pord'.

Refreno

Plu al vi ne estis krado,
Vi min vokis en merkredo,
Sed forgesis pri promen' -
Ni atendis ĝis maten'.

Refreno

De la ĵaŭdo ĝis sabato
Same estis mi trompata,
Kaj dimanĉe - jen konfuz' -
Vi respondis per rifuz'.

vi_min_konfuzigis.1294360213.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)