Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vidu_la_stelaron

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vidu la stelaron (Guardastelle)

MuzikoAntonio CALO' (Bungaro)
Esperanta tekstoAntonio BOSCO
Esperanta plenumoAntonio BOSCO
Tipotraduko
Originala plenumoBungaro
Originala tekstoPino ROMANELLI

Ja mi al Di’ ĵetas rigardon esperan
Ial mi, ial mi, tra miliono da personoj sur la tero.
Tie ĉi renkontis mi la stelfiguron, ​
Tie ĉi, sen lorno kaj komplika ilaro,
Ĉar mia vidpovo estas lenso pli preciza.

Per fantazio kapablas mi eĉ flugadi
Ĉar fantazio ebligas ankaŭ flugadi.

Vidu la stelaron, admiru la stelan maron,
Kiu ondiĝas antaŭ ni.
Vidu la stelaron, admiru la fajretaron,
​Mallum’ ne estas nun.

Ja mi revante eltere malproksimiĝas
Mi scias, ke tie mistero solvendas,
Kaj Dio aŭskultos ĉi mian preĝon por la paco.
Per fantazio kapablas mi eĉ flugadi
Ĉar fantazio ebligas ankaŭ flugadi
Vidu la stelaron, admiru la stelan maron,
Kiu ondiĝas antaŭ ni.
Vidu la stelaron, admiru la fajretaron
Brulantan ja por vi.

Sub la ĉiel’ jen la tero
Al ĉiu hom’ unu stelo
Unu revo travivas
Unu esper' unuigas
Unu revo travivas
Unu esper' unuigas

Vidu la stelaron, admiru la stelan maron,
Kiu ondiĝas antaŭ ni
Vidu la stelaron, admiru la fajretaron
Admiru la fajretaron.


vidu_la_stelaron.1462486455.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)