Palmisto, surgrimpu palmon,
kaj diru al kara ino
ke por ŝi mi havas amon
kun radikoj en animo.
Virgin' de Kandelarja,
la plej haŭtbruna (2-foje)
etendanta protekton
sur sablon sunan/ (2-foje)
Virgin' de Kandelarja
brunulineto (2-foje)
etendanta protekton
sur preĝejeton (2-foje)
Jam ĉi-nokte ne lumas
la lumfosto ĉe l'mar',
jam ĉi-nokte ne lumas
ĉar al ĝi mankas gas' (3-foje)
jam ĉi-nokte ne lumas
la lumfosto ĉe l'mar'.