Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bizara_lando

Bizara Lando

TekstojCarlos DEVIZIA, ekcepte Fidela Damo, verkita de Mara Causin kaj Carlos DEVIZIA
MuzikoCarlos DEVIZIA, ekcepte Vidante la Pluvon, verkita de Salvador Parrinello kaj Carlos DEVIZIA

Eksperimentala muziko.

La albumo aperis je la 27a aprilo 2009. La celo de tiu ĉi albumo estis fari ekzperimentan muzikalbumon en Esperanto. Dum la jaro 2012 (18a Marto) mi decidis liberigi ĝin kaj fari ĝin elŝutebla senpage kaj libere por ĉiuj.
Kovrilo: Jorge Fantoni.

Enhavo

Eksteraj ligoj

1)
En tiu ĉi kantaĵo oni aŭdas didĝeriduon, mandolinon, aldsaksofonon, kelkajn frapinstrumentojn kaj VST por imiti elektronikan orgenon. Dum la kantaĵo oni aŭdas voĉojn diverslingve kiuj diras: “Ĉu vi komprenas?” kaj poste “Ne, mi ne komprenas”. Je la fino oni aŭdas voĉon en Esperanto kiu diras: “Jes, mi komprenas”. Krome de mi, la voĉoj kiuj aperas estas de mara Causin kaj Fabio Causin. Kiam mi originale pensis fari albumon en Esperanto mi pensis en uzi “Jes” kiel titolo por la tuta albumo, sed fine mi nur uzis ĝin por tiu ĉi kantaĵo.
2)
La Voĉo de Zamenhof: muzikimprovizacio en du partoj, la unua enhavante sintezilojn, ukululeon, “pusipia”-n (blovinstrumento el la norda parto de Argentino, Bolivio, k.t.p.), klarneto, k.t.p. La dua parto farita per klasika softvaro Re-Birth, gitaro kaj saksofono. Tie ĉi oni aŭdas la veran voĉon de Dro amenhof. Mi trovis tiun ĉi voĉon en malnova ttt-ejo de Argentino, kaj mi elŝutis ĝin. Poste mi laboris ĝin per filtriloj por forlasi bruojn kaj fari ĝin pli komprenebla. Kiam ili ŝanĝis la ttt-ejon, forlasis la sonarĥivon. Ekde kelkaj semajnoj, oni diris al mi ke la persono kiu alŝutis la sonarĥivon originalan al la ttt-ejo estas Roberto Sartor, grava samideano de Argentino. Plu pri tiu ĉi kantaĵo, kaj la sono de la vcox de Zamenhof tie ĉi: http://www.youtube.com/watch?v=VT3Z0hVfW44&feature=relmfu
3)
Nurinstrumetna kantaĵo. Mi uzas specimenoj de klasika sintezilo OSCar. La melodio en parto de la kantaĵo estas sama ol la melodio de Frankestein. Fakte mia originala ideo estis fari la du kantaĵojn ligitaj.
bizara_lando.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)