Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bluso_en_rubuj

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

bluso_en_rubuj [04.11.2015 14:00]
bluso_en_rubuj [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Bluso En Rubuj' ======
 +// Kantas [[Persone]],​ muziko & teksto: Bertilo //
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Mi venas hejmen post la laboro
 +eniras tra la pordo de la logxej'​
 +Ekvidas la kaoson kaj la malpuron
 +kaj flaras la odoron, stinkegas plej
 +Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj
 +sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'
 +
 +Pro nura pigro kaj pro malemo
 +mi faras ja nenion, min mankas vol'
 +Ecx la polvosucxilo en la angulo
 +gxi estas mem kovrita per polvtavol'​
 +Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj
 +Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'
 +
 +Cxiuj miaj vestoj malpuras ege
 +mi havas ecx ne unu por kovri min
 +Mi trovas jam nenion kion mi sercxas
 +mi kusxas sur la lito pro malinklin'​
 +Jam vere urgxas ordigi, nepras purigi tuj
 +sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'
 +
 +Mi volas la gitaron por fari bluson
 +pri mia amsopiro kaj mia plor'
 +Mi sercxas sub la lito, en la fridujo
 +mi sercxas surtegmente,​ gxi estas for
 +Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj
 +cxar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj'
 +Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj'
 +
 +{{tag>​litero_b kanto}}