Uzantaj iloj

Retejaj iloj


boato

Boato

Vortoj kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Penas boat' kontraŭstari torenton,
El ĉiuj fortoj manovras per veloj.
Sed malsukcese; ne helpas eĉ vento.
Vane boato petegas torenton…
Brulas en fora fenestro kandelo.

Refreno:

Luktu, boato, atendas vin bordo.
Luktu, boato, ne dronu senforta.
Luktu, boato, memoru pri hejmo
Atendas vin hejmo.

Estas facile humili al sorto;
Ĉesi la lukton kaj ĵeti la velojn,
Naĝi nur kien torento vin portas,
Jes, ja facilas humili al sorto,
Sed brulas en fora fenestro kandelo.

Refreno

Estas malgranda boato obstina,
Kaj la rivero furiozas kruele;
Sed, ho miraklo, ĉu estas la Dio,
Ĉu kor' torenta finfine degelis -
Naĝas boato al fora kandelo.

Refreno:

Venis boato al la hejma bordo.
Venis boato, ne dronis senforta.
Venis boato, ĉar kredis, ke hejmo
Atendis ĝin, hejmo…
boato.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)