Uzantaj iloj

Retejaj iloj


intergenta_am

Intergenta am'

MuzikoZhou-Mack MAFUILA
Esperanta tekstoGiuseppe CASTELLI
Esperanta plenumoZhou-Mack MAFUILA
Tipotraduko
Originala plenumoZhou-Mack MAFUILA
Originala tekstoZhou-Mack MAFUILA
  • Bolingo : “Amo” en la lingala lingvo

Teksto

Jen la steloj, jen la sun’ kaj la lun’
tra l’ ĉiel’ (tra l’ ĉiel’)
en paco: same faru ni - ni povas, ĉu ne?

Vi kaj mi, kune ni,
estiĝu el nia mond’ nur unu famili’.

Kun pac’ atingos nin la ĝoj’,
esper’ por morgaŭo,
venos fratec’ laŭ kuna voj’
kaj am’, jes am’.

Necesas intergenta am’,
jes, bolingo*.
Necesas intergenta am’,
jes, bolingo.

Intergenta am’,
jes, bolingo.
Venu intergenta am’,
jes, bolingo.

Ili sidas en la hejmo, ili ne atentas tro;
la infanoj malsate mortas, ili ne atentas.
Malsato regas ĉion, ili dume silentas nur;
detruas milito, nenia reag’.

Mi ne volas,
neniel komprenas.
Necesas kompren’,
ni vivu en paco.

Intergenta am’,
jes, bolingo.
Necesas intergenta am’,
jes, bolingo.

Pac’ regu nin -
viv’ estu reĝin’.
Venos nova sent’,
definitiva amo.

Intergenta am’…..

Larmokule ploradas ili:
jam de longe ne falas pluv’,
dum kriadas aliaj ĉar
la panon ili ne havas plu.

Intergenta am’….

Larmokule ploradas ili:
la infanoj ne manĝas plu.
De l’ ĉielo nur falas bomboj,
nur falas bomboj por la detru’.

Intergenta am’….

Eksteraj ligoj

intergenta_am.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)