Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_danubo_gaje_bruas

La Danubo gaje bruas

Teksto Ivan Vazov
E-tekstoA. GRIGOROV

Teksto

Onde fluas, gaje bruas
la Danub' river'
kaj “Radecki” sur la ondoj
naĝas kun fier'.

Jen bulgaraj ribeluloj
kun junula brul',
sur la frunt' leoninsignoj,
flamo en okul'.

Botev mem fiere staras
kun ponard' en man'
kaj ordone li parolas
al la kapitan':

Estas ni taĉment' bulgara,
vojevodo — mi —
ni ekiris por libero
lukti tie ĉi.

Al la kara Bulgario
iras ni al mort' —
por ĝin savi el sklaveco,
premo kaj perfort'!

la_danubo_gaje_bruas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)