Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_perdita_generacio

La Perdita Generacio

Radikala muzikgrupo ĉefe el Svedio ofte mallongigite LPG, kiu ludis esperante ekde 2003.

La muzikstilo de La Perdita Generacio malfacile priskribeblas. Malgraŭ – aŭ pro – tio, LPG iĝis unu el la plej famaj muzikaj fenomenoj en Esperantujo. Oftas profundaj tekstoj, socikritikaj kaj ekologie engaĝitaj. La muziko ofte centras je melodioj kaj ĉefe akustikas. Malgraŭ ke oni facile kunkantas multajn kantojn, la harmonioj ofte ampleksas, kaj la mezuro varias de 3 ĝis 5/4-onoj.

Komence la membroj kaj muzikantoj sursceneje multe variis. Ekde 2005 la geografia centro de LPG estas Hernusando (Härnösand), ĉe la orienta marbordo iom norde de Stokholmo, kun satelito en Heidelberg (Germanio). Ekde 2011 la bando konsistas el la kvar membroj: Tomas “Tomio” Frejarö, Anna Burenius, Karin Frejarö, kaj Hendrik “Hendjo” Lönngren.

Historio

LPG aperis en 2003 dum la IJK en Svedio. Kelkaj el la tiamaj anoj ludis ankaŭ en svedlingva bando kun la sama nomo: Den Förlorade Generationen. DFG naskiĝis en 1995 en Skellefteå, Svedio, kaj ludis politikan folkrokon.

La unua internacia koncerto de LPG okazis en 2004 dum la IJK en Kovrov, Rusio. La bando tiam ricevis premion Plej interesa muzikgrupo. La koncerto estis registrita kaj eldonita sub la titolo En Rusio (7-kanta KD, Gränslösa Kulturföreningen 2004).

Per eldono de sia unua ĉefverko Eksenlime (Gränslösa Kulturföreningen 2006), la bando famiĝis en Esperantujo. Eksenlime enhavas famkonatajn kantojn kiel “La kosma aventuro”, “Ĉiuj ni amegas Usonon”, “Societo de vivantaj poetoj”, kaj “Nia fiera policisto”.

Dum la postaj jaroj LPG koncertis en multe da malsamaj landoj: Rusio, Germanio, Pollando, Kubo, Estonio, Slovakio, Aŭstrio, Francio, Nederlando, ktp. Foje la bando koncertis en Svedio por neesperanta publiko. Sceneje aperis multaj diversaj muzikantoj sub la nomo LPG. Tomio (Tomas Frejarö) skribis la plejmulton de la LPG-aj kantoj, sed neniu ano ĉeestis ĉiujn koncertojn de la grupo. Do la frua LPG oni eble pli ĝuste nomu muzikkomunumon ol bandon.

En 2008 stariĝis kunproduktado inter Gränslösa Kulturföreningen kaj Vinilkosmo por eldoni duan albumon, Eksplodigos vian domon. En ĉi tiu albumo troveblas kantoj kiuj vaste disvastiĝis tra Esperantujo: “Malantaŭen”,“Ne normalas, nur kutimas”, “Sub fortepiano en Kiev”, kaj ne malpleja, “Amokanto”. La finan kanton “Ĉu timigas la ombro?”, Ĵomart kaj Nataŝa aldonis al sia repertuaro.

Dum somero 2011, La Perdita Generacio transformis sin al pli fiksa kvaropo: Tomio, Anna, Karin kaj Hendjo, kiuj kune faris stratmuzikan kaj koncertaran rondiron en Eŭropo. Ĝis tiam LPG estis konata ĉefe inter junaj eŭropaj esperantistoj. Tio ŝanĝiĝis kiam ili koncertis antaŭ plena salonego dum UK en Kopenhago ludante reverkon de “La dizertanto”, grava kanto por antaŭaj generacioj de pacemuloj. Dum tiu somero okazis jam legendaj koncertoj de LPG dum SES en Slovakio kaj FESTO en Francio.

Per sia tria albumo, Ĉiamen plu, LPG daŭrigis sian kunproduktadon kun Vinilkosmo. Cetere E@I kunlaboris pri la apero kaj lanĉo de Ĉi tiu albumo, kiu finfine aperis dum SES 2013 post pluraj prokrastiĝoj.
Kiam ĝi aperis, La Perdita Generacio estis jam unu el la plej famaj artistoj en Esperantujo. Ĉiamen plu sufiĉe tuj disvastiĝis kaj konatiĝis. En ĝi oni trovas adaptiĝon de la klasika “La dizertanto”, kosman “Alia aventuro” (la unua LPG-verkaĵo de Anna, pri kiu Eva Fitzelova kreis la unuan LPG-videon), furoran “Plastokanto”, preskaŭ senĉesan “Ĉu vi kontentas?” (ĉu la plej longa popkanto en esperanto iam ajn?), kaj “Televido” – danciga kunlaborado kun Platano. “Televido” povas titoligi sin Somerfrapo 2013, kaj “Ĉu vi kontentas?” gajnis kaj la jurian kaj publikan premion de Kanto de la Jaro 2014.

Post Ĉiamen plu, La Perdita Generacio estas unu el la plej ofte invitataj muzikgrupoj al esperantoaranĝoj. Krom koncertoj, LPG aranĝis plurajn kunludajn metiejojn kaj amaskantadojn de siaj kantoj.

Versio de la 100a fojo aperis jam en 2014 kiel omaĝo al Varsovia Vento okaze de ĝia 100a podkasto. La sama jaro ĝi iĝis Somerfrapo 2014, kaj ricevis la duan premion de Kanto de la Jaro 2015. La oficiala eldono de ĝis minialbumeto okazis tamen ne antaŭ la lastaj tagoj de 2017.

En 2017 LPG kunverkis la kanton “Alte kaj espere” kun Jonny M kaj kiu aperis en lia lasta albumo Kreaktiva.

Membroj

2011 → :

  • Anna Burenius: voĉo / gitaro / piano / ktp
  • Hendrik Lönngren (Hendjo): voĉo / fluto / melodiko / ritmiloj / ktp
  • Karin Frejarö: basoj / perkutiloj / voĉo / ktp
  • Tomas Frejarö: (Tomio) voĉo / gitaro / klarneto / ktp

2008:

  • Anna Burenius: voĉo / gitaro / piano / ktp
  • Jon Johnson: kontrabaso / sologitaro / voĉo / ovo
  • Karin Nordström: baso / perkutiloj / voĉo / ktp
  • KarinMalin Ekström (Karmao): voĉo / melodiko /rano / ritmiloj / ktp
  • Karolina Hagegård: voĉo / volonĉelo
  • Robin Rönnlund (Robĉjo): voĉo / akordeono / fluto / ukulelo/ ktp
  • Tomas Q Nilsson: (Tomio) voĉo / gitaro / klarneto / ktp

2006:

  • Anna Burenius: voĉo / gitaro
  • Anna Ekman flaŭto
  • Daniel Leksell piano / akordeono / ktp
  • Jon Johnson: kontrabaso / sologitaro / voĉo / ovo
  • Karin Nordström: kontrabaso / voĉo / ktp
  • KarinMalin Ekström (Karmao): voĉo
  • Karolina Hagegård: voĉo
  • Mathias Dalmose: violono
  • Robin Rönnlund (Robĉjo): voĉo / akordeono / fluto / ukulelo/ ktp
  • Tomas Q Nilsson: (Tomio) voĉo / gitaro / klarneto / elektra baso / ktp

2004:

  • Anna Burenius: voĉo / gitaro
  • Jonas Dalmose: voĉo / volono / piano
  • KarinMalin Ekström (Karmao): voĉo
  • Karolina Hagegård: voĉo / violonĉelo
  • Mathias Dalmose: violono / gitaro
  • Tomas Q Nilsson: (Tomio) voĉo / gitaro

Albumoj

Ĉiuj ni amegas Usonon

la 100a fojo

cxiamen plu

eskplodigos vian domon

eksenlime

en Rusio

Kunlaboro kun aliaj artistoj

el la projekto Gijom duopas (2018) estas kunlaboradoj inter Tomio kaj Gijom' Armide.

el la albumo Kreaktiva (2017) de Jonny M.

havas videon kreita de Eva Fitzelová (2015).

el la albumo cxiamen plu (2013) estas kunlaborado kun Platano.

Eksteraj ligoj

la_perdita_generacio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)