Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malproksime_tre_for

Malproksime, tre for

Teksto / MuzikoLuigi TENCO
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: Lontano, lontano

Teksto

Malproksime, tre for en la tempo
io en la okuloj de viro
vin pensigos pri miaj okuloj
pri l'okuloj vin tiom amantaj.

Malproksime, tre for en la mondo
en rideto sur la lipoj de alia
tiun saman timidon vi trovos
kiel mia pri kiu vi mokis.

Malproksime, tre for en la tempo
la esprim' de vizaĝo hazarde
pri la mia vin rememorigos
la mien' trista de vi amata.

Malproksime, tre for en la mondo
kun alia vi estos vesperon
kaj subite sen ia motivo
vi trovos vin parolanta pri mi
kaj pri amo jam tre malproksima.

malproksime_tre_for.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)