Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rebelo_ribelo



Rebelo Ribelo

TekstoAlekcxjo
MuzikoJugzo
E-tekstoAlekcxjo
KantasLa Nigra Flago

Kanzono pri la ŝtelisto Flavio Rebelo.

Teksto

Al ni vi portis belajn tagojn
Per ridado kaj per amuz'
Iom da ŝanco kaj da konfuz'
Por fordoni nian monon
Pri tiu belega projektaro
Vi alparolis en l' homaro
Kaj aperis ioma esper'
o kara Flavio, Flavio Rebelo

Refreno:

Senlima ŝtelisto
Rebelo, ribelo
Famega sorĉisto
Rebelo, ribelo
Vi malaperis kun la kaso
Rebelo, ribelo

Naive ni vin kredis
En via lukto projekta
Tamen vi nin perfidis
Vi ja ne estas perferkta
Bela promeso, eta kuraĝo
fiulo estas vi vere
Esperantistoj de ĉiu aĝo
Vin ja malŝatas nepre

Refreno

Kiom el ni vi alrevigis
Kiom el ni vi elrevigis
Kiom el ni vi monpetis
Kiom el ni vi monŝtelis

Refreno

Kaj fine vi malaperis
El niaj senbildaj ekranoj
Kun la mono vi foriris
Fore de samlingvanoj
Vi revis pri fameco
Televido ne donis tion
Sed nun vi certe iĝis
la unua esperantista gangstero

Refreno, 2-foje
rebelo_ribelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)