Uzantaj iloj

Retejaj iloj


al_la_gesamideanoj

Al la gesamideanoj

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoWerner Hagen
Tiponova teksto

Teksto

Obstine antaŭen!
Esperon en la kor'!
Ni paŝu al celo
kaj al la venka hor'!
Sur tero jam
aŭdiĝas nia vok'.
Al ĉiuj batoj spitu
kaj al la mok'!

Subtenu fratecon!
Prudenton en la rond'!
Grupiĝu la anoj
ĉirkaŭe en tutmond'!
Milito jam
minacas fakte nin,
sed unueco povus
malhelpi ĝin.

Ni venku la dubon!
Inerton igu for!
Kolektu helpantojn
kun volo en la kor'!
Alttenu ni
verdflagon en la mond',
irante al batalo
en larĝa front'!

Batalu kuraĝe!
La venkon vidos ni!
Konvinku la homojn
per nia harmoni'!
Ne kredu ni
al blinda sortludad'!
La historio estas
nur homfarad'!

al_la_gesamideanoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)