Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antau_la_dom_kara_patrineto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Antaŭ la dom', kara mia patrin'...

Origina titoloHázunk előtt, kedves édesanyám…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisGajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ)
MIDIhazunk_elott.mid

Antaŭ la dom'...

Fraŭlino:
Antaŭ la dom’, kara mia patrin’
estas robiniarbo.
Sub ĝin mi staras, ho, mia patrino,
pro densa pluvofalo;
Blanka estas la floraro,
logas bonodor’;
Pro junulo, kara mia patrin’,
vana estas la malĝoj’!

Super la dom', kara mia patrin'
la stelaro briladas;
En fenestron mian, kara patrin'
stel-duopo enbrilas;
De mi tamen tiujn stelojn
oni envias,
kiuj en ĉambret-fenestron mian
ĉiunokte enbrilas.

(Super la dom’ de mia amatin’
la stelaro briladas,
En fenestron, kara mia patrin’,
luma stelo enbrilas;
De mi oni envias la
stelon, patrinet’,
kiu nokte en fenestron brilas
de la kara knabinet'.)

Házunk előtt...

.
Házunk előtt, kedves édesanyám,
van egy magas eperfa.
Alá állok, kedves édesanyám,
hogy ne ázzak alatta.
Csipkés annak a levele,
sej, de jó szagú,
Egy legényért, kedves édesanyám,
sose leszek szomorú.

.
Házunk felett, kedves édesanyám,
ragyognak a csillagok.
Énhozzám is, kedves édesanyám,
egy pár csillag beragyog.
Éntőlem is irigyelik
azt a csillagot,
Amelyik a szobám ablakába
minden este beragyog.

antau_la_dom_kara_patrineto.1728628983.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 11.10.2024 06:43 de pal