Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Kantas Kajto
Aŭtoras Nanne KALMA laŭ ideo de D. VEEMAN
Petole kaj ĝoje fendas la ondojn
Korpo fleksebla en la mond' sen kompar'
Plonĝante, ludante, la veston ŝvingante
Vivĝuas baleno en la vasta mar'
Vere imponas la granda mamulo
Ĝi ŝajnas la oceana regant'
Venkonto finfine, la homo obstine
Daŭrigas batali kontraŭ la margigant'
Kiam krias baleno la akvo turbulas
Kaj kiam ĝi mortas kolorigas la mar'
Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas
Kaj la lastan balenon, la plej lastan balenon
Atendos harpun' de la hom', la barbar'
Kiam femalo deziras la amon
Ĝi logas partneron per sia kant'
Sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj
Preventas renkonton kun vira amant'
Ŝipoj kolosaj mortigas harpune
La beston plej grandan en la natur'
De tiu estaĵo, mirinda kreaĵo
Balenoleon' ili kunportas nur
Se tio daŭras balen' baldaŭ estos
Sekvanta viktimo en trista seri'
Ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas
Novan katastrofon per agado de ni