Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vjetnama_patrino

Vjetnama Patrino

Teksto UEYAMA Masao
Muziko Gianfranco MOLLE

Ĝusta nomo de poemo estas “Kantas la Vjetnama Patrino”.

Teksto

Kiam venos ree nin kolomb'
forfluginta el la fum' de bomb'?
Ĉu ĝi vivas ie sen danĝer'?
Ni atendu, kara, kun esper'.

Kiam floros rozo sur la kot'
eltretita de l' usona rot'?
Ĉu ĝi ĝermos iam por refoj'?
Ni atendu, kara, sen malĝoj'.

Kiam paĉjo hejmen venos kaj
en la brakoj tenos vin kun gaj'?
Ĉar batalas li por la liber'
ni atendu, kara, kun esper'!

vjetnama_patrino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)