Muziko | popola |
---|---|
E-teksto | Éva FARKAS-TATÁR |
MIDI | cxuvipensis.mid |
Ĉu vi pensis, ke mi nun jam
sen amanto restos ĉiam
tute ne, tute ne!
Mi jam havas belan, bonan,
al vi tute ne similan,
tute ne, tute ne.!
Onjo ruza en ĉi urbo
eminenta dommastrino
aŭdu nur, aŭdu vi!
Dolĉan kukon bakas onjo,
Tien iras ĉiu fraŭlo,
aŭdu nur, aŭdu vi'
Vi formanĝis mian kukon
edzinigu la filinon,
aŭdu nur, aŭdu vi!
Ne atendu la morgaŭon,
nun forportu la knabinon,
aŭdu nur, aŭdu vi!