Uzantaj iloj

Retejaj iloj


deklivsuben

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Deklivsuben

Origina titolo: Cuesta Abajo

Teksto

Ja mi trenis sur la mondo
mian honton pro l’ estinto
kaj doloron pro l’ estant'.
Ja multfoje en soleco
pro malĝojo min kaŝinte
unu larmon ribelintan
mi elverŝis sur la vang'.
Jam atingos mi la finon
kiel homo sen destino
forgesita de l’ bonŝanc'.
Malgraŭ malforteco mia
mi nur volas la komprenon
pri l’ malĝojo kaj ĉagreno
kiujn lasis tiu am'.

Refreno:

Estis ŝi por mi la vera sento
kiel suno de printempo,
esper' mia kaj pasi'.
Mi sciis
ke ne estas de ĉi mondo
la feliĉo kaj la ĝojo
kiujn sentis mia viv'.
Kaj nune
deklivsuben en ruliĝo
la pasintajn iluziojn
jam ne povas tiri mi.

Revas
mi pri l’ pasinto kaj sonĝas
pri l’ olda tempo kaj ploras
ĉar ne plu revenos ĝi.
Pro l’ sekvad' de tiaj spuroj
sen laciĝo mi trinkadis
la pokalon da dolor',
sed neniu ekkomprenis
ke se ĉion mi forlasis
ĉiufoje mi ellasis
pecojn, ja, el mia kor'.
Nune, trista kaj falinte,
tute sola kaj venkite,
mi deziras diri nur
ke se tiu buŝo trompis
pri la amo kiun donis,
pro pupiloj tiuj sorĉaj
ĉiam mi fordonis pli.

Refreno

deklivsuben.1264206946.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)