Muziko | Nomo FAMILINOMO |
---|---|
Esperanta teksto | P. Th. Justesen |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Lille Kilde klar og ren |
Originala teksto | Marinus Berup |
Eta, pura, klara font'!
Babiletas via ond'.
Saltetante kuras vi.
Milde ridas vi al mi.
Eta, freŝa riveret' !
— Jen! Ekbrilas ja fiŝet'! —
Kune kun dudek aŭ pli
riveregon kreos vi.
Riverego, ŝipportul'!
Vi fariĝu radmovul'.
Vi laboru por homar'
rapidante al la mar',
Granda mar'! Post longa voj'
vidos vin la font' kun ĝoj'.
Eta fonto! Vi kaj mi,
saman celon havas ni.