Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gxis_la_amikoj

Ĝis la, amikoj

Origina titolo: Adiós, amigos, companeros de mi vida

Teksto

Ĝis la, amikoj! miaj koraj kamaradoj!
kara frataro de tempoj fruaj!
Fulme jam pasis nia vigla tempo juna.
Nun mi forlasas nian ĝojan vivon kunan.

Ĝis la, amikoj! Forte vokas jam la morto,
kontraŭ la sorto ĉio neeblas.
Triste fermiĝas antaŭ mi ĉiuj diboĉoj.
Malsana korpo ne pluvivos jam.

Alvenas en la menso
memoroj alitempaj,
gajaj ĝojoj momentaj
pasigitaj de mi,
ĉe mia kara panjo,
oldulin' pia,
kaj fianĉino mia,
amegita sen lim'.
Jes, ja, ŝi estis bela,
pli ol diin' tiela.
Mi en ama ebri'
donis koron al ŝi.
Sed estis tro ĵaluza
nia Sinjoro,
dronigis min en ploro,
forpasis ŝi.

gxis_la_amikoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)