Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hotel_kalifornio

[]''

Hotel Kalifornio

MuzikoDon FEDLER
Esperanta tekstoAmir NAOR
Tipotraduko
Originala titoloHotel California
Originala plenumoEagles
Originala tekstoDon HENLEY kaj Glenn FREY

Teksto

Sur dezerta ŝoseo, malvarma vent' kaj bier'
Odoro varma dolĉa, leviĝas en la aer'
Flagris for eta lumo, pezis la kap' kiel rok'
Pli kaj pli mia vid' malfortiĝis, mi devis halti por la nokt'

Staris ŝi ĉe la sojlo, mi pensis pri la afer'
“Tio povas esti paradizo, aŭ tio povas esti la infer'”
Lumigis ŝi kandelon, kaj montris la vojon al mi
Estis voĉoj laŭ la koridoro, kiuj diris pli malpli

“Bonvenon al Hotel California
Kia ĉarma lok' (Kia ĉarma lok')
Por mojosa nokt'
Multe da ĉambroj en Hotel California
Ne foriru el (Ne foriru el)
Tiu ĉi hotel'”

Ŝi estas Tiffany-ema, kaj havas Mercedes Benz,
Ŝi havas multe da belaj knaboj, amikoj laŭ ŝia pens'
Ili dancas en la korto, kaj ŝvitas, ho jes
Kelkaj dancas por memori, kelkaj por forges'

Mi vokis la kelneron, “Servu la vinon, aŭ…”
Li diris - “Ni ne havis tian spiriton ekde sesdek naŭ”
Ankoraŭ voĉoj plu vokas de granda distanc'
Vin vekas dum la mezo de la nokt', sonas de la trans'

“Bonvenon al Hotel California
Kia ĉarma lok' (Kia ĉarma lok')
Por mojosa nokt'
Ili loĝas en Hotel California
Kiom da surpriz' (Kiom da surpriz')
Inter ĝoj' kaj kriz'”

Speguloj sur plafono, botelo da ĉampan'
Diris ŝi “Estas ni kaptitaj nur de nia propra man'”
En ĉambroj de la mastro, kunvenis ili por la fest'
Ĝin ili pikas per tranĉil', tamen vivas plu la best'

Fine mi memoras, ke mi kuris al l' ekster'
Mi devis trovi vojon tra l' pord' al iom da aer'
“Trankviliĝu,” diris la hom', “Ni ne povas havi l' du
Vi povas elsaluti ĉiam ajn sed ne forlasi plu”

Eksteraj ligoj

hotel_kalifornio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 15.02.2025 06:38 de amir